Afrika Akademio de Lingvoj
La Afrika Akademio de Lingvoj (angle African Academy of Languages (ACALAN); france Académie Africaine des Langues; portugale Academia Africana de Línguas (ACALIN)) estas tutafrika organizo fondita en 2001 fare de la tiama prezidento de Malio nome Alpha Oumar Konaré, sub la protekto de la Afrika Unio, por la harmoniigo de multaj lingvoj parolantaj en Afriko. La unua estro de AKALIN estis la iama ministro pri Baza Edukado de Malio nome Adama Samassekou. 2006 estis deklarita de AU kiel Jaro de Afrikaj Lingvoj, kaj la 21an de Junio okazis la inaŭguro de la provizora Stabanaro de AKALIN en Adis-Abebo, Etiopio.
Afrika Akademio de Lingvoj | |
---|---|
fondodato | 2001 |
Nombroj | |
nombro de studentoj | |
nombro de kunlaborantoj | |
retejo | Oficiala retejo |
Ekde Decembro 2009, Prof. Sozinho Francisco Matsinhe el Mozambiko estras AKALIN.[1]
Vidu ankaŭ Redakti
Referencoj Redakti
- ↑ "Professor Sozinho Francisco Matsinhe's Profile," retejo de AKALIN Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine (alirita la 30an de Novembro 2013)