La Afrika orelstrigo, Asio abyssinicus, estas mezgranda malhela strigo, tio estas specio de birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun plumtufoj super kapo. Ĝi estas indiĝena de Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika orelstrigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Asio
Specio: A. abyssinicus
Asio abyssinicus
(Guérin-Méneville, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi havas flavajn okulojn, nigran bekon kaj grizajn brovojn. Ĝi estas simila laŭ aspekto al la Orelstrigo, Asio otus, sed tiu ĉi estas iom pli malhela kaj la teritorioj ne koincidas. Ĝi havas longajn, brunajn, blankoborditajn oreltufojn kiuj estas iom centre lokitaj sur la kapo.

Tiu afrotropisa strigo preferas malfermajn herbejojn aŭ stepojn kun arbaroj de kverkoj aŭ cedroj, kaj ĝi ĉeestas en montovaloj kaj gorĝoj ĝis 3900 metrojn super marnivelo. Ĝi loĝas en granda teritorio en Afriko el Kongo tra Kenjo kaj Ruando ĝis Etiopio (BirdLife International 2007).

Referencoj redakti

BirdLife International 2004. Asio abyssinicus. In: IUCN 2007. 2007 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 29a Januaro 2008.