La Afrika strigo, Asio capensis, estas mezgranda malhela strigo, tio estas specio de birdo el la ordo de strigoformaj, familio de strigedoj, kun plumtufoj super kapo. La strigoj apartenantaj al la genro Asio estas konataj kiel orelstrigoj, ĉar ili havas plumtufojn aspektantaj kvazaŭ mamulaj oreloj. Tiuj "oreloj" povas esti aŭ ne esti videblaj, tiukaze estas mallongaj kaj apenaŭ videblaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika strigo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Asio
Specio: A. capensis
Asio capensis
(Smith, 1834)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ovoj de Asio capensis tingitanus - Muzeo de Tuluzo

Tiu specio estas loĝanta kaj reproduktanta en Afriko inkludante Madagaskaron.

La Afrika strigo estas 35-37 cm longs kun enverguro de 82-99 cm. Ĝi estas simila al la iomete pli granda marĉostrigo. Ĝi havas flavajn okulojn kun nigra pupilo kaj mallongajn oreltufojn kiun ne estas kutime videblaj. Ĝi distingiĝas el sia parenco pro sia malhela plumaro, kaj preskaŭ nestriaj supraj partoj. Ĝi estas longflugila, kaj glitas malrapide per rektecaj flugiloj dum ĉasado. Ĝi ofte ripozas sur la grundo aŭ malaltaj fostoj.

La voĉo estas preskaŭ raneca kaar aŭ kriĉa fajfo "shrss".

La Afrika strigo nestumas surgrunde en malfermaj marĉaj areoj; la ino demetas 2-4 ovojn inter tussocks.

Ĝi ĉasas super malferma kamparo, ofte dumtage. La manĝaĵo estas ĉefe insektoj, sed ankaŭ etaj mamuloj, kiel roduloj kaj birdoj.

Referencoj redakti