Afrikamerikaj religioj
religio, kiu estiĝis en Ameriko kun influo el afrikaj indiĝenaj religioj kaj Kristanismo
Afrikamerikaj religioj estas serio de religioj rilataj inter si, kiuj havas komunajn radikojn en Afriko kaj estis disvolvigitaj fare de sklavoj alportitaj al Ameriko, en diversaj zonoj de Karibio kaj de Latinameriko (ĉefe en Brazilo, Kolombio kaj Suda Usono).
Inter elementoj komunaj al tiuj religioj estas adorado al prauloj kaj panteono de diaj spiritoj, kiel "loa" en Vuduo de Haitio aŭ la "oriŝa" en la Santerio de Kubo, kiu ple verŝajne devenas el afrikaj religioj (la joruba religio kaj tiu de Kongoj). Krom la evidentaj influoj de la afrikaj religioj, estas elementoj el kristanismo, el religioj de amerikaj indiĝenoj kaj spiritismo, kio rezultas en evidenta religia sinkretismo.
Kelkaj Afrikamerikaj religioj redakti
- Kandombleo, Umbando, Kimbando kaj Tambor de Mina, el Brazilo
- Palo, Santerio kaj Abakuá, el Kubo
- Hoodoo, el Suda Usono
- 21 divizioj, el Domingo
- Winti, el Surinamo
- Obeah, el Jamajko
- Vuduo, el Haitio
- Quimbois, el Francaj Antiloj
- Yuyu kaj Lumbalú, el Kolombio