Agitpropo

politika strategio en Sovetunio

Agitpropo (propagando de agitadoagitado kaj propagando) estas politika strategio, disvastigita pere de arto, de literaturo kaj de aliaj rimedoj, uzante resursojn kiel agitado kaj la propagando por influi sur la publika opinio kaj tiel atingi politikajn atingojn. Ĝi estas rilata al la unuaj tempoj de Sovetunio.

La tuta mondo estos nia, afiŝo de Jakov Zavialov, 1935.

Aliflanke "agitado" sugestis instigi homojn fari tion kion la sovetaj politikestroj deziris. Teorie, la propagando per si mem devis agadi en la menso ("pasiva") de la individuoj, dum la agitado faru same rilate al emocioj ("aktivaj"). Kvankam tio estas iom intenca analiza rigardo: en la reala vivo, ambaŭ iris kaj iras kune, kaj tiel naskiĝis la kliŝo aŭ komuna frazo de "agitado kaj propagando". Temas pri koncepto origine priskribita de la marksisma doktrinisto Georgij Pleĥanov kaj poste de Vladimir Lenin, kiuj nomis ĝin pro siaj emociaj kaj rezonaj argumentoj.

Per la nomo "kontraŭsoveta agitado kaj propagando" oni difinis kelkajn kondutojn kvalifikitajn kiel delikto en la Sovetunio.

Vidu ankaŭ

redakti

Bibliotekoj

redakti
  • Martin Ebon, The Soviet Propaganda Machine, Martin Ebon, McGraw-Hill, 1987, ISBN 0-07-018862-9
  • Rusnock, K. A. Agitprop, 2003, en Millar, James. Encyclopedia of Russian History, Gale Group, Inc., ISBN 0-02-865693-8