Agnes Bøgh-Høgsted
Agnes Elfrida BØGH-HØGSTED (naskiĝis la 15-an de julio 1884 en Arhuzo; mortis la 30-an de septembro 1959) estis dana esperantistino. Ŝi edziniĝis en 1906 al oratoro kaj pastro Peter P. Høgsted ĉe "La libera eklezio", en kiu societo ŝi faris liberan, religian laboron dum 30 jaroj. Kun sia edzo kaj sep amikoj ŝi fondis en 1909 Konversacian Esperantistan Klubon de Aarhus. En dana lingvo aperis kelkaj beletraj verkoj de ŝi.
Agnes Bøgh-Høgsted | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de julio 1884 |
Morto | 30-an de septembro 1959 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Danio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
En Esperanto aperis
redakti- Pli ol Fantazio, tradukis C. Graversen. Åbyhøj: Dansk Esperanto-Forlag. 70 paĝoj. 1-a eldono 1946, 2-a eldono 1967.
- Misteroj de l' Vivo, noveloj, tradukis C. Graversen. Åbyhøj: Dansk Esperanto-Forlag. 97 paĝoj. 1950.