Agnesa el Potevo

Agnesa el Potevo (france: Agnès de Poitiers; naskiĝinta en la 6-a jarcento, mortinta en 588 en Potevo) estis abatino franca kaj sanktulino de la Katolika Eklezio. Ŝi estis adoptofilino, eble eĉ nur edukofilino de reĝo Klotaro la 1-a kaj de ties edzino Radegundo.

Agnesa el Potevo, skulptaĵo de 1893 ĉe la portalo dela Radegundo-kirko poteva

En la de sia patrina amikino fondita Monaĥinejo Sankta Kruco en Potevo ŝi fariĝis la unua priorino. Tie ŝi enkondukis la regulojn de Sankta Cezario el Arles estrante la konventon kun saĝeco kaj klarvida prudento. Same kiel Radegundo ŝi havis amikajn kontaktojn kun Venantius Fortunatus,[1] en kies verko ŝia persono ja postlasis klarajn spurojn.[2]

Festotago ŝia estas la 13-a de majo. Ŝi mortis kun la samordenanino Disciole; ŝia konsekro je virguleco faris la sanktulo kaj episkopo Germanus el Autun.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Venantius Fortunatus (hymnarium.de)
  2. Dulce decus nostrum, poemo latinlingva de Fortunatus por Agnesa, kun angla traduko