Agramonte estas enklavo de la municipa teritorio de Tarazona kaj antaŭe malgranda loĝloko. Estas disaj konstruaĵoj, kiel la malnova Tuberkulozo-Sanatorio, domoj Casa de los Guardas (nun Informejo kaj Interpretejo de la Natura Parko Moncayo), Casa de los Forestales kaj trinkejo-restoracio.

Agramonte
forlasita vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 1° 49′ U (mapo)41.817215-1.82234Koordinatoj: 41° 49′ N, 1° 49′ U (mapo) [+]
Agramonte (Provinco Zaragozo)
Agramonte (Provinco Zaragozo)
DEC
Agramonte
Agramonte
Situo de Agramonte
Agramonte (Hispanio)
Agramonte (Hispanio)
DEC
Agramonte
Agramonte
Situo de Agramonte

Map

vdr

Historio redakti

La Reĝa Letero por la reloĝigo de Agramonte (Acrimontis) estas datita 1113, laŭ dokumentaro gardita en la "Corpus Diacrónico del Español", de la Reĝa Hispana Akademio. En mezepokaj tekstoj ĉi tiu loknomo estis menciita kiel Torre de Agramont.

Interesaj konstruaĵoj redakti

  • Tuberkulozo-Sanatorio:
La registaro de la Dua Hispana Respubliko konstruis ĉi tiun ejon en 1934, kun la celo igi ĝin libertempa centro por la laborista klaso. En tiu tempo la hotel-rifuĝejo havis fluakvon, banĉambrojn, hejtadon kaj elektran energion. [1]
En majo 1938, ankoraŭ dum la Hispana Enlanda Milito, estis inaŭgurita la Kontraŭ-Tuberkuloza Sanatorio fare de la frankisma ministro pri Publika Ordo, Generalo Martínez Anido. En aŭgusto, la monaĥinoj de Sankta Ana alvenis tien por funkciigi la Sanatorion Agramonte, kun la helpo de la Ŝparkaso de Zaragozo, Aragono kaj Riojo (nuna Ibercaja), kiuj dungis flegistinojn. La sanatorio servis tiujn, kiuj ne povis pagi la traktadon, ĉar tiutempe ĝi ne estis kovrita de Sociala Asekuro. Komence oni traktis nur virinojn kaj infanojn, kvankam poste oni komencis trakti ankaŭ virojn. [2]
Ĝi estis forlasita en 1978 kaj, ekde tiam, ekzistas multaj rakontoj, kiuj priskribas ĝin, kiel hantitan konstruaĵon. [3]
Interne, parto de ĝiaj malnovaj mebloj estas konservita, kio faras la promenadon tra ĝiaj ĉambroj tre sinistra.

Festoj redakti

  • "Virgen del Moncayo" (Virgulino de la Moncayo), la du lastaj sabatoj de junio kaj aŭgusto. [4]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti