Agrișteu (rivero)

rivero
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivereto. Por informoj pri vilaĝo, vidu la artikolon Agrișteu.

Koordinatoj: 46° 23′ 45″ N 24° 40′ 45″ O / 46.39583 °N, 24.67917 °O / 46.39583; 24.67917 (mapo) Agrișteu [agriŝteŭ] (hungare: Egres-patak) estas rivereto en la komunumo Bălăușeri en la rumana distrikto Mureș, maldekstra alfluanto de Târnava Mică, kiun ĝi atingas 1,5 km sude de Bălăușeri.

Agrișteu
rivero
Bazaj informoj
Situo Distrikto Mureș
Longeco 15 km
Fluo
Enfluejo ĉe Agrișteu al Târnava Mică
Geografio
Trairataj urboj Senereuș, Agrișteu
vdr

La rivereto donis kaj sian rumanan kaj sian hungaran nomojn al la vilaĝo Agrișteu (hungare: Egrestő), kiu situas proksime de ĝia riverfino. La komunuma vojo DC61 sekvas ĝian valon ĝis la komenco kaj tiam transiras al distrikto Sibiu, iĝante DC24A de la komunumo Hoghilag.