Aguas Cándidas [agŭasKANdidas] estas submunicipo kaj municipo en la nordo de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la nordokcidento de la komarko La Bureba. La loknomo Aguas Cándidas povas esti komprenebla etimologie kiel Malvarmaj Akvoj.

Aguas Cándidas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09593
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 60  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 43′ N, 3° 30′ U (mapo)42.715833333333-3.5016666666667Koordinatoj: 42° 43′ N, 3° 30′ U (mapo) [+]
Alto 730 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aguas Cándidas (Provinco Burgoso)
Aguas Cándidas (Provinco Burgoso)
DEC
Aguas Cándidas
Aguas Cándidas
Situo de Aguas Cándidas
Aguas Cándidas (Hispanio)
Aguas Cándidas (Hispanio)
DEC
Aguas Cándidas
Aguas Cándidas
Situo de Aguas Cándidas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aguas Cándidas [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas tri loĝlokojn nome Aguas Cándidas, Quintanaopio kaj Río Quintanilla, okupas totalan areon de 17,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 460 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 60 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj 30 km de Briviesca, komarka ĉefurbo.

La 32 % de ĝia municipa teritorio (576,31 hektaroj) estas protektita de la birdoprotekta areo ZEPA Sierra de la Tesla-Valdivielso, kiu klopodas protekti la habitaton de jenaj birdospecioj: ansergrifo (Gyps fulvus), blua cirkuo (Circus cyaneus), perknoptero (Neophron percnopterus) kaj ruĝbeka montokorvo (Pyrrhocorax pyrrhocorax).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Johano.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti