Ahmad Qatamesh (naskiĝis en 1950) estas palestina akademiano kaj verkisto, konsiderata de Amnestio Internacia kiel malliberulo de konscienco.[1] Li estis akuzita de la israela registaro pri gvidado de la radikala grupo Populara Fronto por la Liberigo de Palestina (PFLP) kaj senprocese malliberigata de 1992 ĝis 1998, tiam la plej longa enkarcerigo sen proceso de palestina malliberulo. Israelaj aŭtoritatuloj deklaris, ke li instigis atakojn kontraŭ israelaj trupoj el prizono.

Ahmad Qatamesh
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1950 (1950-01-01) (74-jaraĝa)
Ŝtataneco Palestino vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj redakti

Ahmad Qatamesh verkis memoraĵojn kun la titolo "Mi ne portos vian fezon."[2] La libro memoras la 100 tagojn da torturo, kiujn li travivis dum pridemandado en 1992 kaj la tempo, kiun li pasigis en prizono.[3]

Arestoj redakti

En 2011, li estis denove arestita kaj tenata laŭ serio de ok mallongdaŭraj enkarcerigaj ordoj; la Britio-bazita Amnestia Internacio nomis lin malliberulo de konscienco. Li estis liberigita la 26-an de decembro 2013, sed rearestita la 23-an de majo 2017.

Enkarceriĝo sen proceso en 1992 redakti

En 1992, li estis akuzita de la israela registaro pri gvidado de la radikala grupo Populara Fronto por la Liberigo de Palestina (PFLP).[4] Li estis tiam malliberigita sen proceso ĝis 1998, kio tiam estis la plej longa enkarcerigo sen proceso de palestina malliberulo. La israela sekureca servo Ŝin Bet akuzis Qatamesh pri instigado de atakoj kontraŭ israelanoj, kaj israela gazeto raportis, ke li estis suspektita pri instigo de teroristaj atakoj eĉ de en sia prizono. La advokato de Qatamesh respondis, ke Qatamesh "ĉiam diris, ke li estas verkisto kaj politikisto kaj ke li luktos politike, ne perforte, kontraŭ la israela okupo kaj kontraŭ la tiel nomata pacoprocezo."

Populara kampanjo kontraŭ enkarcerigo sen proceso, fare de koalicio de israelaj maldekstrulaj politikistoj kaj artistoj, antaŭis lian elkarcerigon. Qatamesh fariĝis la plej fama ekzemplo pri tia enkarcerigo.[5] Proparolanto por la registaro de la israela ĉefministro Benjamin Netanyahu nomis la elkarcerigon "bonvola gesto" farita sub la kondiĉo, ke Qatamesh kaj aliaj malliberuloj "publike rezignos terorismon".[6] Palestinaj flagoj kaj granda PFLPa standardo ornamis la hejmon de Qatamesh kiam li revenis de prizono.[6]

Aresto sen akuzo kaj detenado en 2011 redakti

Qatamesh poste laboris por trovi politikan solvon al la israela–palestina konflikto, kiun li priskribis kiel "inkubo".

La 21-an de aprilo 2011 li estis arestita denove kaj tenita sen akuzo tra serio de enkarcerigaj ordoj.[7] Laŭ la advokato de Qatamesh, li estis pridemandata entute nur dek minutojn dum sia tuta enkarceriĝo, dum kiu li estis akuzata pri daŭra okupiĝo pri PFLP. Qatamesh deklaris ke lia okupiĝo kun la grupo finis dek tri jarojn antaŭe.[8] Lia enkarceriĝo estis denove renovigata kvinfoje; la 29-an de aprilo 2013 oni diris, ke li estos tenata almenaŭ kvar pliajn monatojn.[9]

Amnestio Internacia nomis Qatamesh malliberulon de konscienco kaj petis lian elkarcerigon. La organizo deklaris, ke "Laŭ la scio de Amnestio Internacia, li neniam okupiĝis kun armita PFLP-fila grupo aŭ porparolis perforton ... La kialoj aresti Ahmad Qatamesh kaj daŭra administra detenado estas lia paca esprimo, en sia skribo kaj instruado, de neperfortaj politikaj vidpunktoj kaj la fakto, ke li estas konsiderata kiel mentoro por maldekstraj studentoj kaj politikaj aktivuloj, kelkaj el kiuj eble aniĝas en PFLP. Tial, lia enkarcerigo povas esti parto de strategio de la israelaj aŭtoritatoj meti premon sur la PFLPa organizo."

Qatamesh estis liberigita la 26-an de decembro 2013.

Aresto sen akuzo en 2017 redakti

La 17-an de majo 2017, Qatamesh estis denove arestita kaj ektenata sub administracia deteno.[10][11]

Familio redakti

Qatamesh havas edzinon, Suha Barghouti kaj filinon, Haneen (naskiĝis ĉ. 1989). Barghouti aktivas kun pluraj NGO-oj, inkludante la palestinan Ruĝa Krescentan Socion.

Referencoj redakti

  1. Israeli Occupation Forces Arrest Palestinian Writer Ahmad Qatamesh. New Socialist (2011-04-24). Alirita 2012-06-29.[rompita ligilo]
  2. Israel jails writer Ahmad Qatamesh without charges. Al Jazeera (2017-05-21). Alirita 2017-05-21.
  3. Palestinian intellectual Dr. Ahmed Qatamesh ordered to three months in administrative detention. Samidoun (2017-05-17). Alirita 2017-05-21.
  4. Israel frees Palestinian prisoner. Rocky Mountain News (1998-04-16). Alirita 2012-06-29.
  5. Israel Frees Jailed Palestinian. The New York Times (1998-04-16). Alirita 2012-06-29.
  6. 6,0 6,1 Rebecca Trounson (1998-04-16). Israel Frees Arab Held for 6 Years Without Charge. The Los Angeles Times. Alirita 2012-06-29.
  7. Amnesty International (6 March 2012).[rompita ligilo]
  8. Al-Akhbar (7 March 2012).
  9. Amnesty International (25 April 2013). Arkivita el la originalo je 2013-05-04. Alirita 2018-08-05.
  10. New Arab (14 May 2017).
  11. Times Israel (14 May 2017).