Aintisar al-Amjal

virina aktivulino en Irako

Aintisar al-Amjal (انتصار الأميال) estas verkistino kaj virina aktivulino en Irako. En 2020 la sveda Forum för levande historia ("forumo por vivanta historio") honorigis ŝin per la Per Anger-premio, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Per Anger (1913–2002) estis sveda diplomato kiu dum la dua mondmilito en Budapeŝto savis multajn judojn de la Holokaŭsto.

Aintisar al-Amjal
Persona informo
Naskiĝo 1972
en Naĝafo
Ŝtataneco Irako vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr