Per Anger

sveda diplomato kaj advokato

Per Johan Valentin ANGER (naskiĝis la 7-an de decembro 1913 en Gotenburgo, mortis la 25-an de aŭgusto 2002 en Stokholmo) estis sveda diplomato kaj advokato. Kiel dungito de Raoul Wallenberg li savis multajn hungariajn judojn en Budapeŝto dum la Holokaŭsto.

Per Anger
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1913 (1913-12-07)
en Gotenburgo
Morto 25-an de aŭgusto 2002 (2002-08-25) (88-jaraĝa)
en Stokholmo
Mortokialo apopleksio
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de Upsalo
Memorigilo Per Anger
Familio
Patro David Anger
Okupo
Okupo diplomatoadvokato
vdr

Vivo redakti

Post infanaj jaroj en Gotenburgo, li kompletigis siajn studojn de juro ĉe la Universitato de Stokholmo kaj la Universitato de Upsalo en novembro 1939. En januaro 1940 li dungiĝis ĉe la sveda ambasado en Berlino. Post kiam la sveda Ministerio pri Eksteraj Aferoj ricevis raportojn pri baldaŭa germana atako kontraŭ Norvegio kaj Danio, kaŝnomita "operaco Weserübung", Anger estis komisiita sendi sekretajn informojn al Stokholmo. En junio 1941 li revenis al Stokholmo, kie li okupiĝis pri komercaj rilatoj inter Svedio kaj Hungario. En novembro 1942 li estis sendita al Budapeŝto kiel dua sekretario de la sveda ambasado.

Tuj post la germana okupo de Hungario la 19-an de marto 1944, Anger partoprenis en la savo de hungaraj judoj. Komence, 700 provizoraj svedaj pasportoj kaj identigaj kartoj estis eldonitaj por protekti la judojn kontraŭ internigo kaj deportado al la koncentrejoj. Kiam Raoul Wallenberg alvenis en la hungaran ĉefurbon en julio 1944, li tuj vastigis la klopodojn de Anger, eldonante diplomatiajn protektajn pasportojn kaj starigante pli ol 30 ŝirmejojn tra Budapeŝto. Post la sovetia invado de Budapeŝto en januaro 1945, Anger kaj Wallenberg estis arestitaj. Anger estis liberigita post tri monatoj, sed la sorto de Wallenberg restis necerta.

Post la fino de la milito, Anger okupis multajn diplomatiajn postenojn en Egiptio, Etiopio, Francio, Aŭstrio kaj en Usono. Li tiam iĝis estro de la internacia sveda helpprogramo kaj estis ambasadoro al Aŭstralio, Kanado kaj la Bahamoj. Dum tiu tempo li faris ripetajn provojn eltrovi ion pri la sorto de Wallenberg: kvankam atestantoj en Hungario firme asertis, ke li deportiĝis fare de la ruĝa armeo al Sovetunio, la registaro dum 12 jaroj obstine neis ke li iam estis en Sovetnio, kaj nur en 1957 konfesis ke li malbonŝance mortis dum pridemandado en sovetunia malliberejo en 1947. Ĉar pluraj aliaj malliberigitoj poste asertis ke li ankoraŭ vivis post la 1950-aj jaroj, Per Anger plurfoje kontaktis tiucele kun la registaro de Sovetunio kaj renkontiĝis kun la sovetia prezidanto Miĥail Gorbaĉov insistante pri tiu temo en 1989. Lia aŭtobiografia raporto Med Raoul Wallenberg i Budapest ("Kun Raoul Wallenberg en Budapeŝto", unua eldono 1979) estis en pluraj eldonoj publikigita kaj tradukita en multajn lingvojn. Per Anger mortis en Stokholmo la 26-an de aŭgusto 2002 kiel rezulto de falo en sia loĝejo.

Ekde 2004, la sveda Forum för levande historia ("forumo por vivanta historio") ĉiujare aljuĝas la Per Anger-Premion al homoj kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero.