Akademio de German-italaj Studoj

La Akademio de German-italaj Studoj de Merano estas senprofitcela asocio por la antaŭenigo de kultura kaj scienca interŝanĝo inter la diversaj kulturaj elementoj de la german-itale parolanta areo. Ĝi estis fondita en 1959 kiel German-itala Kultura Instituto. La akademio organizas internaciajn konferencojn, simpoziojn, esplorojn kaj doktorigajn disertaciojn, same kiel prelegojn, legadojn, ekspoziciojn kaj koncertojn.

Vilao San Marco, sidejo de la Akademio

Sciencaj projektoj estas realigataj en la propraj esplorcentroj kaj kunlabore kun aliaj esploraj institucioj. Kun diversaj universitatoj kaj esplorcentroj en Italio, Germanio kaj Aŭstrio ekzistas kunlaboraj interkonsentoj. Tradicie la precipa fokuso de la okazaĵoj estis en la kampo de la homaj sciencoj, sed nuntempe estas traktataj ĉiam pli ankaŭ temoj de ekonomiko, juro kaj diversaj natursciencaj disciplinoj.

La sidejo de la Akademio troviĝas en la protektita vilao San Marco.

Eksteraj ligiloj redakti