La Akoj estas nomada pigmea tribo de Afriko, pli precize el la Centr-Afrika Respubliko. Ili estas popolo da ĉasistoj kaj plukistoj, kaj cetere komercas kun la Ngbandi-farmistoj.

Akoj
izolita homa grupo • etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Ili inventis kompleksan, polifonian muzikon, kiu estis atenteme studita de pluraj muzikologoj kiel Simha Arom kaj Mauro Campagnoli. Ili studadis la uzitajn muzikilojn, kaj komparis ilin kun tiuj de aliaj pigmeaj triboj kiel la Bakoj. Kelkaj okcidentaj komponistoj kiel György Ligeti, Steve Reich kaj Pierre-Laurent Aimard ankaŭ interesiĝis pri tiu muziko.

La parolaj tradicioj de la aka popolo apartenas al la nemateria heredaĵo de UNESKO ekde 2003.

Vidu ankaŭ redakti