Akvofalo de Kmeť (slovake Kmeťov vodopád) estas akvofalo en valo Nefcerka (slovake Dolina Nefcerka), kiu estas flanka valo de Kôprová dolina (esperante: Aneta valo) en montaro Altaj Tatroj en distrikto Poprad en Slovakio. Ĉi valo troviĝas malantaŭ de monto Kriváň. Sur la teritorio de valo troviĝas nacia natura rezervejo. Tuta teritorio apartenas al urbo Vysoké Tatry kaj troviĝas sur la teritorio de Nacia parko Vysoké Tatry, kiu estas la plej malnova nacia parko en Slovakio. La akvofalon kreas Torento de Nefcerka (sk:Potok Nefcerka), kiu apartenas al riverbaseno de Váh kaj estas en la alteco 1425 m.s.m. Alteco de akvofalo estas 80m kaj ĝia larĝeco sur la trafaleĝo estas 1,5m. Ĝi ne falas rekte sed en du ŝtupoj sur fendo en rokaĵo kaj sur kelkaj sojletoj. Rokaĵo en kiu estas kreita akvofalo estas granodiorito. La akvofalo falas tra sojlo de lageto kaj ĝi estis kreita post la retiriĝo de glaciaro en la montaro post la fino de lasta glaciepoko.

Akvofalo de Kmeť
de Kmeť
akvofalo
Lando Slovakio
Rivero Torento de Nefcerka
Montaro Altaj Tatroj
Parto de lando Norda Slovakio, Distrikto Poprad
Alteco 80 m
Alto super la marnivelo 1 425 m
Geografia situo 49° 10′ 0″ N, 19° 59′ 0″ O (mapo)49.16666666666719.983333333333Koordinatoj: 49° 10′ 0″ N, 19° 59′ 0″ O (mapo)
Akvofalo de Kmeť (Slovakio)
Akvofalo de Kmeť (Slovakio)
DEC
Akvofalo de Kmeť
Akvofalo de Kmeť
Situo de Akvofalo de Kmeť
Map
de Kmeť
Kvanto de ŝtupoj 2
Larĝeco 1,5 m
Speciala protektado Nacia naturrezervejo Tichá dolina
Aparteno al proktekita areo Nacia parko Vysoké Tatry
Akvofaloj en Slovakio
vdr

Aliro redakti

Nuntempe akvofalo estas ne alirebla por vizitantoj pro la naturprotekto.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti