Akvotransdonejo je Hamm
La akvotransdonejo je Hamm estas akvo-konstruteĥnika instalaĵo ĉe la kluzo je Hamm de la Datteln-Hamm-Kanalo. Ĝi servas al la akvomastrumado de la okcidentgermana kanalreto kaj de la rivero Lippe.
Akvotransdonejo je Hamm | ||
---|---|---|
arkitektura strukturo [+] | ||
Koordinatoj | 51° 41′ 12″ N, 7° 49′ 14″ O (mapo)51.68677.82058Koordinatoj: 51° 41′ 12″ N, 7° 49′ 14″ O (mapo) | |
Akvotransdonejo je Hamm | ||
La supra interkluzejo inter la kanalŝtupoj Datteln, Herne, Monastero kaj Hamm provizas la okcidentgermanan kanalreton el Wesel-Datteln-, Rhein-Herne-, Dortmund-Ems- kaj Datteln-Hamm-Kanalo kaj tenas ĉiam egalan akvonivelon (±15 cm) en la unuopaj kanaloj. Kvankam alie ol riveroj kanaloj ne estas fluakvoj, tamen ĉiun jaron proksimume 550 milionoj kubometroj da akvo defluas direkten al Rejno, Ruhr kaj Emso (ĉefe pro kluzadoj) aŭ perdiĝas alimaniere, ekzemple pro uzado kiel malvarmigakvo, forflueto engrunden aŭ vaporiĝo. La akvotransdonoj el la rivero Lippe egaligas ĉi tiun perdon.
Eksteraj ligiloj redakti
- Federacia Akva kaj Ŝiptrafika Administrejo pri la akvotransdonejo en Hamm Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Federacia Akva kaj Ŝiptrafika Administrejo pri la akvoekonomio de la okcidentgermanaj kanaloj Arkivigite je 2016-01-20 per la retarkivo Wayback Machine