La Popola Nacia Armeo (PNA) (arabe الجيش الوطني الشعبي) estas la armeo (terarmeo) de la Armitaj Fortoj de Alĝerio. La ekipado de la Alĝeria Armeo estas havigita de Rusio, de Ĉinio, kaj de variaj aliaj landoj.

Alĝeria Armeo
emblemo
armearo
Lando(j) Alĝerio vd
Filioj Military Academy of Cherchell Defunct President Houari Boumediene vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Alĝeriaj militregionoj.

Tiu Armeo inkludas du armigitajn kaj tri mekanizitajn diviziojn (Laŭ IISS Military Balance 2007), unu el kiuj estas la 8a Armigita Divizio baze ĉe Ras El Ma, 90 kilometrojn el Sidi Bel Abbes,[1] en la 2a Militregiono. La divizio estis formita el la 8a Armigita Brigado post 1988 (la 8a Armigita Brigado ŝjne estis formita en 1976). Alia estas la 40a Mekanizita Infanteria Divizio ŝajne baze en la 3a Militregiono. La misio de la 40a Mekanizita Divizio estas kutime la protektado de la limo inter Alĝerio kaj Maroko,[2] kiu estas la najbara lando kun kiu Alĝerio tenas plej neamikajn rilatojn. La IISS Military Balance 2013 nomigis unu el la aliaj Mekanizitaj Divizioj kiel 12a Mekanizita Infanteria Divizio.

Referencoj redakti