Al-Mu'tadid (Sevilo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Al-Mu'tadid |
Abbad ibn Muhammad al-Mu'tadid (arabe أبو عمر عباد "المعتضد" بن محمد, Abū ʿAmr ʿAbbād “al-Muʿtaḍid” ibn Muḥammad) (naskiĝis en Sevilo, mortis samloke la 27-an de februaro 1069) estis reĝo de la tajfo de Sevilo (1042-1069), de la familio de la Abadidoj.
Al-Mu'tadid | |||||
---|---|---|---|---|---|
Dinaro el oro stampita de Al-Mu'tadid en 438 (1045/1046 de la komuna erao)
| |||||
Persona informo | |||||
المعتضد بن عباد | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1015 en Sevilo | ||||
Morto | 28-an de februaro 1069 (53-jaraĝa) en Sevilo | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Ŝtataneco | Al-Andalus vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Abbadid dynasty vd | ||||
Patro | Abu al-Qasim Muhammad ibn Abbad (en) vd | ||||
Infanoj | Al-Mu'tamid ibn Abbad (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto poeto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li sukcedis sian patron Muhammad ibn Ismail ibn Abbad, nome la kreinto de la tajfo de Sevilo en 1042. Li aligis la tajfojn de Mértola (1044-1045), Onubo (1051), Algarve (nuna Faro, 1051-1052), Niebla (1053-1054), Algeciras (1055), Silves (ĉ. 1063), Morón de la Frontera (1066), Ronda (1065), Carmona (ĉ. 1067) kaj Arcos de la Frontera (1069), kvankam li ne sukcesis fari ĝin ĉe tiu de Granado, nek Badajoz. Tiele li kontrolis la tutan teritorion sude de la tajfo de Badajoz. Tamen tiuj militoj malfortigis la regnon kaj li devis submetiĝi al la kristana reĝo Fernando la 1-a de Kastilio en 1063, post granda invado fare de tiu laŭ la valo de la rivero Guadalquivir kiu alvenis ĝis antaŭ Sevilo.