Al la fratoj

poemo far L. L. Zamenhof
(Alidirektita el Al la Fratoj)
Citaĵo
 

Tiam atendas nin rekompenco
la plej majesta kaj riĉa:
nia laboro kaj pacienco
la mondon faros feliĉa!

 
— Ludwik Lejzer Zamenhof, Al la fratoj

Al la fratoj estas poemo de Ludwik Lejzer Zamenhof. Ĝi unue aperis en 1890 en La Esperantisto en la h-sistemo. La aŭtoro subskribis ĝin per la pseŭdonimo Hemza[1]. Edmond Privat en sia verkaĵo Vivo de Zamenhof karakterizis ĝin jene: "Per tiu poemo, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la vasta rondo familia"[2].

Al la fratoj
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro L. L. Zamenhof
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1889
vdr

Al la fratoj troviĝas ankaŭ en Fundamenta Krestomatio[3].

Referencoj redakti

  1. Zamenhof, L. L. (aprilo 1890). “Al la fratoj”, La Esperantisto (Esperanto) (7), p. 39. 
  2. Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, paĝo 43.
  3. Fundamenta Krestomatio en la projekto Gutenberg