Alaejos [alaEĥos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco.

Alaejos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47510 • 47410
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 380  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 5° 13′ U (mapo)41.307222222222-5.2155555555556Koordinatoj: 41° 18′ N, 5° 13′ U (mapo) [+]
Alto 754 m [+]
Areo 102,59 km² (10 259 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alaejos (Provinco Valadolido)
Alaejos (Provinco Valadolido)
DEC
Alaejos
Alaejos
Situo de Alaejos
Alaejos (Hispanio)
Alaejos (Hispanio)
DEC
Alaejos
Alaejos
Situo de Alaejos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alaejos [+]
vdr
Alaejos en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
Preĝejo de Sankta Petro.
Preĝejo de Sankta Maria.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 102,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 380 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 2 200 el la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 62 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun municipoj Castronuño, Siete Iglesias de Trabancos, Nava del Rey, Vadillo de la Guareña (Zamora), Torrecilla de la Orden kaj Castrejón de Trabancos. Ĝia municipa teritorio estas ebena kaj trapasata de la rivero Trabancos.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

En la 11-a jarcento ĝi formis parton kaj de la regno Leono kaj de la episkopaĵo de Salamanko. Ĝia nomo ĉirkaŭ la 12-a kaj 13-a jarcentoj estis Falafeios, diminutivo plurala de la nomo de morisko Ĥalaf. Unu de la hipotezoj estas deveno kiel domaro en teritorio reloĝata dum la Reconquista, kiel parto de defendolinio inter la Regno Leono kaj la Regno Kastilio, kiu estis ĉe la rivero Trabancos laŭ la traktato de Fresno-Lavandera.

Meze de la 14-a jarcento ĝi estis vendita al Medina del Campo fare de Diego Fernández de Medina. Ĝi estis jurisdikcia senjorlando de la episkopo de Avilo ĝis la 19-a jarcento.

En la 15-a jarcento Johanino de Portugalio, edzino de Henriko la 4-a, estis retenita en la kastelo de Alaejos laŭ ordono de la reĝo sub kontrolo de la ĉefepiskopo Alonso de Fonseca y Ulloa, senjoro de Coca kaj Alaejos. Dume la reĝino Johanino ekrilatis kun nevo de la ĉefepiskopo, nome Pedro de Castilla y Fonseca, ekstergeedza posteulo de la reĝo Pedro la 1-a kaj el la rilato naskiĝis du ĝemeloj.​

En 1520, dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio, la komunumanoj detruis parton de la urbo. En 1595 Alaejos unuiĝis al nova episkopeco de Valadolido.

En 1785 la Real Sociedad Caritativo Económica de Alaejos, ene de la movado de la Klerismo, faris gravajn ekonomiajn kaj socialajn agadojn kaj aliajn por edukado. Dum la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj, ĝi apartenis al la iama provinco de Toro.

Dum la Hispana Enlanda Milito estis mortintoj de ambaŭ flankoj; en la 21-a jarcento ankoraŭ estas kvereloj inter tiuj kiuj deziras honori nur tiujn de la venkintoj, eĉ eksterleĝe.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria, la preĝejo de Sankta Petro, la ermitejo, la urbodomo, kvin blazondomoj kaj la ruinoj de iama kastelo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti