Rubanda alaŭdo

(Alidirektita el Alaemon alaudipes)

La Rubanda alaŭdoUpupalaŭdo (Alaemon alaudipes), estas specio de birdo de la familio de Alaŭdedoj, kiu reproduktiĝas en dezertoj el la insuloj de Kabo-Verdo tra multe de norda Afriko, tra la Arabia duoninsulo al Sirio, Afganio kaj ĝis okcidenta Pakistano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rubanda alaŭdo
Rubanda alaŭdo
Rubanda alaŭdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Alaemon
Specio: A. alaudipes'
Alaemon alaudipes
( Desfontaines, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Alaemon alaudipes alaudipes - (MHNT)

Tiu ĉi alaŭdedo estas birdo de dezertoj kaj duondezertoj. Ili nestumas surgrunde, kie la ino demetas 2 ovojn, kiuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj. La tipa manĝo de semoj estas suplementita per insektoj dum la reprodukta sezono.

Temas pri granda, svelta, longkrura alaŭdo. La plenkreskulo 19-22.5 cm longa estas ĉefe sablokolore bruna supre kaj pala sube, kun kelka brusta striado. Malkiel plej parto de aliaj alaŭdoj, la Rubanda alaŭdo estas distingebla specio dumfluge, pro nigroblanka rimarkinda bildo en ties larĝaj flugiloj, kio fakte havigas la specion de la nomo Rubanda alaŭdo.

La flugilbildo, longa kurba beko kaj la malrapida flugilfrapo de la kantoflugo rememoras la upupon, el kio la specio ricevas ankaŭ la nomon Upupalaŭdo. Maskloj, inoj kaj junuloj de tiu ĉi specio estas similaj en aspekto.

La montra ceremonio de la Rubanda alaŭdo inkludas rapida grimpoflugo sekvita de vertikala plonĝo per fermitaj flugiloj. La alvoko estas ondeca zriii, kaj la kanto, farita dumfluge, estas serio de tristeca trilado.

Referencoj redakti