Alan Eduardoviĉ GAGLOJEV (naskiĝis la 6-an de februaro 1981 en Cĥinvalo, KSSR, Sovetunio) estas sud-oseta politikisto. Kandidato por la posteno de prezidento de Sud-Osetio en 2017 kaj 2022.

Alan Gaglojev
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1981 (1981-02-06) (43-jaraĝa)
en Cĥinval
Ŝtataneco Sud-OsetioSovetunio
Alma mater South Ossetian State University
Infanoj 2
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Alan Gaglojev lernis en la Cĥinvalia mezlernejo numero 12. Poste li transiris al la Cĥinvala speciala lernejo „Elita“, kiun li sukcese finis en 1997.

En 1997 li ekstudis en la Fakultato pri Ekonomiko de la Sud-Oseta Ŝtata Universitato, lia fako estis „Financoj kaj Kredito“. En la sama tempo, de la sama jaro, li studis en la koresponda sekcio de la Fakultato pri Juro en la sama universitato. En 2002 li diplomiĝis ĉe ambaŭ fakultatoj.

En 2003 finis kursojn en Vladikavkaz laŭ la trejnada programo por ŝtataj oficistoj en Rusio.

De 2002 Gaglojev laboris en la Ministerio pri Ekonomia Evoluo de la Respubliko Sud-Osetio, okupiĝis pri subteno de malgranda kaj mezgranda komerco.

De 2004 laboras en sekurecservo de Sud-Osetio[1].

En 2017 li partoprenis prezidentajn elektojn[2][3], lige kun kiuj li sukcese trapasis la ekzamenon pri kono de la du ŝtataj lingvoj (la rusa kaj la oseta). Tiam li ne sukcesis gajni.

En 2022 Alan Gaglojev denove partoprenis prezidentajn elektojn kaj gajnis 36,9% de la voĉoj, tiel preterpasante la aktualan prezidanton de la lando. La rezulton de la elektoj difinis la dua raŭndo la 8-an de majo 2022: Gaglojev gajnis[4], interalie ĉar multaj aliaj opoziciaj kandidatoj anoncis, ke ili subtenos Gaglojev en la dua parto de la elektoj.

Referencoj redakti