Albentosa [albenTOsa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos.

Albentosa
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44477
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 302  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 6′ N, 0° 46′ U (mapo)40.102222222222-0.76861111111111Koordinatoj: 40° 6′ N, 0° 46′ U (mapo) [+]
Alto 952 m [+]
Areo 68,001102 km² ( 680 0.1 102 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albentosa (Provinco Teruelo)
Albentosa (Provinco Teruelo)
DEC
Albentosa
Albentosa
Situo de Albentosa
Albentosa (Hispanio)
Albentosa (Hispanio)
DEC
Albentosa
Albentosa
Situo de Albentosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albentosa [+]
vdr

La municipo enhavas ankaŭ la domarojn Venta del Aire, Estación de Mora de Rubielos, Fuen del Cepo kaj Los Mases.

Geografio redakti

Ĝi estas je 51 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu Albentosa estas la tria plej proksima municipo al la ĉefurbo (fakte la plej malproksima en la komarko), nome inter Sarrión kaj Barracas jam en la provinco Kasteljono. Krome la A-228 komunikas norde kun Valbona kaj Mora de Rubielos, la komarka ĉefurbo; la A-1515 nordoriente kun Rubielos de Mora; oriente montara ŝoseo kun Olba; kaj sudokcidente la A-1514 komunikas kun Manzanera.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Javalambre. La loĝloko staras je 952 m super marnivelo, fakte inter du montetaj arbaroj kaj okcidente fluas samnoma rivero Albentosa.

Historio redakti

Kristanoj konkeris la lokon el islamanoj en la 13-a jarcento, kaj post konstituo de la komunumo de domaroj de Teruelo, ĝi estis inkludita en la Sesma del Campo de Sarrión ĝis la provinca divido de 1833.

Dum la Hispana Enlanda Milito, oni instalis en la loko koncentrejon por politikaj malliberuloj de la Dua Hispana Respubliko ekde fino de 1938 ĝis aprilo 1939 en la zono de Los Mases. Pli ol kvar mil prizonuloj estis amasigitaj en tereno ĉirkaŭita de dornoj kaj kontrolita de marokaj solduloj. La vivkondiĉoj, kiel ĉe la ceteraj frankistaj koncentrejoj, estis malhumanaj: oni devis suferi vintre temperaturojn de ĝis 20 gradoj sub nulo protektitaj nur per tendoj kaj toloj.[1]

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Albentosa oni malaltiĝis ĝis nunaj 294 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas preĝejo de la 16-a jarcento, restaĵoj de la kastelo (aktuala tombejo), la urbodomo de la 18-a jarcento kaj la mezepoka ponto de la 15-a kaj 16-a jarcentoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Hernández de Miguel, Carlos (2019). Los campos de concentración de Franco. Penguin Random House. pp. 15 kaj 257. ISBN 978-84-666-6478-3.

Bibliografio redakti

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj redakti