Sarrión [saRJON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos.

Sarrión
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44460
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 197  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 8′ N, 0° 49′ U (mapo)40.1415107-0.8142512Koordinatoj: 40° 8′ N, 0° 49′ U (mapo) [+]
Alto 991 m [+]
Areo 140,437953 km² (1 404 3.7 953 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sarrión (Provinco Teruelo)
Sarrión (Provinco Teruelo)
DEC
Sarrión
Sarrión
Situo de Sarrión
Sarrión (Hispanio)
Sarrión (Hispanio)
DEC
Sarrión
Sarrión
Situo de Sarrión

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sarrión [+]
vdr

La municipo enhavas la submunicipon La Escaleruela.

Geografio redakti

 
Pordego de Teruelo.
 
Ermitejo de Kristosango (rekonstruita en 1990).
 
Ermitejo de Sankta Roĥo kun enireja portiko.

Ĝi estas je 38 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj je 103 km de Valencio. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la dua plej proksima municipo al la ĉefurbo, nome inter La Puebla de Valverde kaj pli proksima Albentosa. Krome la A-228 komunikas norde kun Valbona kaj Mora de Rubielos, la komarka ĉefurbo. Kaj sudokcidente la A-1514 komunikas kun Manzanera.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Javalambre, kies dua plej loĝata municipo ĝi estas, post la ĉefurbo Mora de Rubielos. La loĝloko staras je 991 m super marnivelo, fakte inter torentoj Barranco de los Judios (Ravino de la Judoj, sude) kaj Barranco de Cutando norde.

Historio redakti

Estis restaĵoj de keltiberoj kaj romianoj (ŝoseo).

En Mezepoko estis murego kun ses pordegoj pro strategia situacio sur monteto inter torentoj kaj ĝi iĝis defendejo por la tuta komarko de la supra Mijares. Kristanoj konkeris la lokon el islamanoj en la 13-a jarcento, kaj post konstituo de la komunumo de domaroj de Teruelo, ĝi estis inkludita en la Sesma del Campo de Sarrión.

Dum la Karlismaj Militoj, la 9an de majo 1843, la karlistoj invadis Sarrión kaj soldatroto eksplodigis ses de sep pordegoj kiujn havis la loĝloko; aktuale restas nur la Pordego de Teruelo.

Dum la Hispana Enlanda Milito, okazis du bataloj en la areo, ambaŭ kun venko de la frankisma armeo, nome fine de junio 1938 kaj meze de septembro samjare; estis el lastaj operacoj de la armeo de la Dua Hispana Respubliko antaŭ la fino de la Batalo de Teruelo kun frankisma venko.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Sarrión oni malaltiĝis el 2 517 loĝantoj en 1930 ĝis milo da loĝantoj en 2001. Poste la loĝantaro stabiliĝis pro rikolto de trufoj.

Inter vidindaĵoj menciindas preĝejo, du ermitejoj, restaĵoj de murego inter kiuj unu pordego, fontanoj, Muzeo de la Milito (de la Hispana Enlanda Milito).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj redakti