Alberĉe
La rivero Alberĉe, literumita en la hispana origine Alberche estas rivero de Hispanio kiu fluas tra la regionoj de Kastilio-Leono, Madrido kaj Kastilio-Manĉo. Ĝi ekfluas ĉe la suda deklivaro de la montaro Sierra de Villafranca, apartenanta al la Centra Sistemo. Post trafluo de 177 km, enfluas dekstre en la riveron Taĵon, ĉe Talavera de la Reina (Toledo).
La akvenhavo estas regulata per la akvorezervujoj de Burguillo [burgIjo] kaj Charco del Cura [ĉArko del kUra] (faloko de la pastro) (Ávila); kaj de Sankta Johano kaj Picadas (Madrido); kaj Cazalegas (Toledo). Inter ties ĉefaj alfluantoj troviĝas la riveroj Cofio [kOfjo] kaj Perales (pirarboj).
La Alberĉe kies nomo povus deveni el la araba al-birka, kiu signifas «akvujo», prezentas grandan someran malaltigon,
Koordinatoj: 40° 24′ 49″ N 4° 47′ 11″ U / 40.41361 °N, 4.78639 °U (mapo)
Eksteraj ligiloj
redakti- Turismo ĉe Alberĉe Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Turismo Etnologia Arkivigite je 2010-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Turismo, Gastigado Arkivigite je 2007-12-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Rurdooj ĉe la Valo Iruelas
- Junularkampadejo Arkivigite je 2011-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Kultura retejo de Supra Alberĉe