Albertas Stabingis

Albertas Stabingis (naskiĝis en 1925 en vilaĝo Petroškai (tiam subdistrikto Seinai, nun distrikto Lazdijai)) estis aktiva litova esperantisto.

Albertas Stabingis
Persona informo
Naskiĝo 1925
en en vilaĝo Petroškai (tiam subdistrikto Seinai,

nun distrikto Lazdijai)

Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1956
vdr

Vivo redakti

Lernis li en mezgrada lernejo de Veisiejai. Poste, en 1945 li finis gimnazion de urbo Lazdijai kaj eklaboris kiel instruisto de elementa lernejo. En 1952 li finis forestan studadon de historio en Vilna pedagogia instituto kaj fariĝis direktoro de mezlernejo Veisiejai. En 1959 sub lia gvidado, sur pitoreska bordo de la lago Ancia, estis konstruita trietaĝa konstruaĵo de la mezlernejo (ĝis tiam ĝi lokiĝis en kvar apartaj konstruaĵoj). Samtempe A. Stabingis instruis historion en la mezlernejo kaj en loka terkultura lernejo.

A. Stabingis estis libroŝatanto kaj jam estante abituriento en sia persona biblioteko akumulis pli ol 300 librojn (eble tute ne hazarde lia edzino fariĝis Vace, kiu laboris en Vejseja biblioteko).

En Esparanta movado redakti

Lernolibron de Esperanto la juna A. Stabingis akiris jam en 1939, tamen nur en 1956 li konatiĝis kun esperantistoj kaj de tiam li restis fidela al la ideo de lingvo internacia.

A. Stabingis distingiĝis pri damludo kaj ŝakludo. Do, en la mezlernejo zorgis li ne nur pri instruado de Esperanto. Li gvidis ankaŭ la rondetojn de ŝakludantoj kaj damludantoj (lia lernantino D. Ĉakaite estiĝis junulina ĉampionino de Litovio kaj reprezentis la landon en Monda ĉampionado).

Estis la jaro 1964 kiam direktoro A. Stabingis disponigis sian lernejon por okazigo de la 6-a BET (Balta E-tendaro, nun kongreso Baltiaj E-tagoj). Estis lia granda merito, ke tiam la urbeta ĉefstrato ŝanĝis sian nomon de LTSR 10-meĉio (10-jaro de soveta Litovio) al L. Zamenhofo kaj flankstrato de Kranto (Borda) al Esperanto. Tamen, laŭ admono de komunistaj instancoj la nomŝanĝoj baldaŭ estis nuligitaj.

Ekde 1993 A. Stabingis instruis Esperanton al gelernantoj, partoprenis kun ili diversajn E-aranĝojn. Somere de 1994 en Litova instituto pri kvalifikigo de instruistoj li partoprenis perfektigan E-kurson por E-instruistoj kaj en la distrikta gazeto Dzuku žinios (sciigoj de dzukoj) aperigis E-lecionojn sub la titolo Tarptautines esperanto kalbos elementarus kursas (Elementa kurso de internacia lingvo Esperanto).

Somere de 2001 la urbeto Veisiejai celebris sian 500-jariĝon. Unu el la gravaj jubileaj eventoj estis okazigo de scienc-praktika konferenco dediĉita al la jubileo de urbeto. Tiam la loka esperantisto instruisto Albertas Stabingis faris en ĝi apartan prelegon laŭ la temo "Veisiejai – naskiĝloko de Esperanto". Lia prelego kun lia foto estis publikigitaj en la libro, dediĉita al la jubileo - "Veisiejai 500", (Vilnius 2001, la paĝoj 115-119).

Fonto redakti

Litova Stelo, N-ro 1 (191), januaro-februaro 2010, XX jaro, 14-15 paĝoj.