Albrecht Ludwig Berblinger

Albrecht Ludwig BERBLINGER (naskiĝis la 24-an de junio 1770 en Ulm, Germanio, mortis la 28-an de januaro 1829 samloke). Li estis tajloro, inventisto kaj flugpioniro. Li estas konata kiel "Der Schneider von Ulm" (= La tajloro de Ulm).

Vivo kaj agado redakti

Berblinger pasigis sian infanaĝon en malriĉa familio. Kiam li havis 13 jarojn, lia patro mortis, kaj la knabo venis al orfejo. Li revis fariĝi horloĝisto, sed oni devigis lin iĝi tajloro.

En la aĝo de 21 jaroj li akiris la gradon de majstro en sia metio. Tamen lia ĉefa intereso plu estis la mekaniko, kaj krom esti tajloro li dediĉis sin ekzemple al la inventado de gambo-protezoj.

  Lia plej fama inventaĵo estis glisilo. Dum pluraj jaroj li observis la flugon de strigoj, konstruis flugaparaton kaj plibonigadis ĝin. La homoj mokis pri li, kaj oni eĉ minacis, forpeli lin el la tajlora gildo pro la faroj ekstermetiaj. Tamen li uzis ĉiujn enspezojn por sia invento. Proksime de lia hejmo li praktikis flugadon kaj plibonigis sian aparaton pli.

Iam la reĝo Friedrich von Württemberg ekinteresiĝis pri liaj flugoj kaj faris al Berblinger mondonacon. En majo 1811 la reĝo, liaj tri filoj kaj la bavara kronprinco vizitis la inventiston, sed ne ĉe lia hejmo, sed en Ulm. Berblinger devis tie pruvi la flugkapablon de sia aparato. Vespere de la 30-a de majo li startu de ligna skafaldo sur la Ulma konstruaĵo Adlerbastei por transflugi la Danubon. Li tamen lastmomente rezignis, ĉar li trovis difekton en sia glisilo.

La sekvan tagon, la 31-an de majo, li ripetis la eksperimenton. La reĝo jam estis forvojaĝinta, sed lia frato kaj la princoj rigardis. Berblinger onidire dum pluraj minutoj atendadis pli bonan venton, ĝis iu ĝendarmo puŝis lin. La flugo fiaskis pro malfavoraj termikaj cirkonstancoj kaj li falis en la Danubon.

Post tiu ĉi fiasko Albrecht Ludwig Berblinger suferis la mokon de la socio, kaj ankaŭ metie li ne plu havis sukceson. Li mortis en la aĝo de 58 jaroj en hospitalo.

Malfrua honoro redakti

En la jaro 1986, 175 jarojn post la fiaskinta flugprovo la urbo Ulm lanĉis konkurson por eltrovi, ĉu desur la historia loko entute eblus transflugi la Danubon. Unu laŭ originalaj dokumentoj konstruita glisilo jam post malmultaj metroj falis en la riveron, kaj nur ege moderna glisflugilo rezistis al la malfavoraj kondiĉoj de la loko.

Samjare oni aliloke, je pli taŭga tereno, eltrovis, ke la aparato de Berblinger principe estis flugkapabla. Novkonstruita flugaparato laŭ la originala modelo nun estas videbla en la urbodomo de Ulm.

La sorto de la "tajloro de Ulm" inspiris plurajn artistojn. Konataj estas la historia romano Der Schneider von Ulm, verkita de Max Eyth en 1906 kaj balado de Bertolt Brecht el la jaro 1934.

La reĝisoro kaj aŭtoro Edgar Reitz en 1978 kreis filmon titolitan Der Schneider von Ulm. La ĉefrolon prezentis Tilo Prückner. La filmo estis altkoste produktita, sed ne gajnis sukceson.

La urbo Ulm ekde 1988 disdonas premion ("Berblinger-Preis") por distingi elstarajn sukcesojn en la kampo de la aviado.

Eksteraj ligiloj redakti