Alcalá de la Vega
Alcalá de la Vega estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Alcalá de la Vega | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16122 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Rufo Montero (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 97 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 1′ N, 1° 30′ U (mapo)40.0185883-1.4931535Koordinatoj: 40° 1′ N, 1° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 200 m [+] | ||
Areo | 69,25 km² (6 925 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alcalá de la Vega [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝanto nomiĝas alcaleño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 97 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,4 loĝ/km².
Situo
redaktiAlcalá de la Vega estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,200 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 69,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°01′07″N 1°29′35″Ok.
Trapasas ties teritorion la rivero Cabriel.
Historio
redaktiEstis setlejo jam en ataŭromia epoko, sed plej parto de antikvaj aludoj estas de araba epoko. Araboj havis tie kastelon el kio devenas la arabdevena vorto alcalá. La kristana Reconquista okazis en la areo en la 13a jarcento.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Alcalá de la Vega, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Alcalá de la Vega kie oni venis al la nunaj 97.
Post la Hispana Transiro al demokratio la urbestro estis plej ofte de maldekstra partio PSOE, fakte Rufo Montero atingis sesfoje la urbestrecon.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie kaj nuntempe rikoltado de fungoj. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.