Alcedinedoj
La riveralcionoj aŭ Alcedinedoj, estas unu el la tri familioj de birdoj de la grupo de alcededoj.
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
genroj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tiu ĉi familio estas disvastigita tra Afriko, tra orienta kaj suda Azio tiom malproksime kiom ĝis Aŭstralio, kun unu specio, la Komuna alciono aŭ Eŭropa alciono (Alcedo atthis) kiu loĝas ankaŭ en Eŭropo kaj norda Azio. Oni supozas, ke la origino de la familio okazis en Azio.
La taksonomio de tiu familio estas necerta nuntempe: ĝi inkludas 22 ĝis 24 speciojn in 2 al 4 genroj. La necerteco baziĝas ĉefe sur du etaj afrikaj specioj. La Nana alciono estas foje lokita en la unuspecifa genro Myioceyx, kaj foje kun la Pigmea alciono en Ispidina. Tamen, molekulaj analizoj (Moyle, 2006) sugestas, ke la Malagasa nanalciono estas pli proksime parenca al la Malakitkresta alciono, kaj ke la nuna rilato inter Alcedo kaj Ceyx necesas estis reviziita ĉar ne ŝajnas respeguli la aktualan rilaton (ekzemple, la Lazura alciono estas proksima al Ceyx erithacus).
La specioj estas jenaj:
- Herkula alciono, Alcedo hercules
- Alciono, Alcedo atthis
- Duonkoluma alciono, Alcedo semitorquata
- Brilblua alciono, Alcedo quadribrachys
- Bluorela alciono, Alcedo meninting
- Lazura alciono, Alcedo azurea
- Bismarka alciono, Alcedo websteri
- Blubrusta alciono , Alcedo euryzona
- Indigobrusta alciono, Alcedo cyanopecta
- Arĝenta alciono, Alcedo argentata
- Malakitkresta alciono, Alcedo cristata
- Malagasa alciono, Alcedo vintsioides
- Blankventra alciono, Alcedo leucogaster
- Ĉielblua alciono, Alcedo coerulescens
- Malgranda alciono, Alcedo pusilla
- Principa alciono, Alcedo nais
- Santomea alciono, Alcedo thomensis
- Nigradorsa alciono, Ceyx erithacus
- Nigravosta alciono, Ceyx melanurus
- Sulavesa alciono, Ceyx fallax
- Ruĝdorsa alciono, Ceyx rufidorsa
- Varia alciono, Ceyx lepidus
- Malagasa nanalciono, Ispidina madagascariensis
- Pigmea alciono, Ispidina picta
- Nana alciono, Ispidina lecontei
Referencoj Redakti
- Moyle, Robert G. (2006): A Molecular Phylogeny of Kingfishers (Alcedinidae) With Insights into Early Biogeographic History. Auk 123(2): 487–499. HTML plena teksto (sen bildoj)
Eksteraj ligiloj Redakti
- Filmoj de alciono ĉe Interreta Birdokolekto
- Sonoj de alciono ĉe xeno-canto kolekto