Alcedo
Alcedo estas genro de birdoj el familio de alcededoj, alinome alcionoj, kaj subfamilio de riveralcionoj. Al ĝi apartenas, inter aliaj, Eŭropa alciono, la plej konata alciono kaj la sola kiu vivas en Eŭropo.
Alcedo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Alcedo tiele en la latina scienca nomo estas la nomo de la genro, sed Alcedo povas esti ankaŭ vorto uzebla kiel sinonimo de Eŭropa alciono.
Priskribo
redaktiMalsimile al multaj aliaj alcionoj, ĉiuj specioj de Alcedo estas specialistaj fiŝmanĝuloj. Ĉiuj ili havas almenaŭ ioman bluan koloron en supraj partoj de plumaro, kaj la beko de plimulto de la specio estas plene aŭ parte nigra.[1] Krom la ĉielblua alciono, ĉiuj havas ankaŭ ioman rufan koloron. Kiam la malsupra makzelo de la beko havas ioman ruĝan koloron, inoj kutime havas na pli da ĝi ol iĉoj.[2]
Ĉielblua alciono estas la plej malgranda specio de la genro, ne pli ol 13 cm longa. La plej granda estas herkula alciono, kiu longas averaĝe 22 cm.[2]
Taksonomio
redaktiFilogenio de genro Alcedo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Kladogramo surbaze de: Andersen et al. (2017)[3] |
La genron Alcedo unue enkondukis Karolo Lineo en la 10-a eldono de sia fundamenta verko Systema Naturae (jaro 1758).[4] La tipa specio estas deklarita Eŭropa alciono (sub nomo Alcedo ispida, nun subspecio Alcedo atthis ispida).[5] Alcedo estas nomo por alciono en la latina.[6]
Specioj
redaktiLaŭ la nuna sistematiko la genro enhavas la sekvajn ok speciojn:[7]
Bildo | Scienca nomo | Kutima nomo | Distribuo |
---|---|---|---|
Alcedo coerulescens | Ĉielblua alciono | Indonezio | |
Alcedo euryzona | Blubrusta alciono | Javo | |
Alcedo peninsulae | Duoninsula alciono | Birmo, Malaja duoninsulo, Sumatro, sud-uesta Tajio, kaj Borneo | |
Alcedo quadribrachys | Brilblua alciono | de Senegalo kaj Gambio tra uesta centra Nigerio ĝis Kenjo, norduesta Zambio kaj norda Angolo | |
Alcedo meninting | Bluorela alciono | Hindia subkontinento kaj Sudeosta Azio | |
Alcedo atthis | Eŭropa alciono | tra tuta Eŭropazio kaj partoj de Norda Afriko | |
Alcedo semitorquata | Duonkoluma alciono | suda kaj eosta Afriko | |
Alcedo hercules | Herkula alciono | Ĉinio, Vjetnamio, Birmo, Bhutano, kaj nord-eosta Bharato; renkontebla en Bangladeŝo kaj eosta Nepalo |
Referencoj
redakti- ↑ (2007) “Feeding behavior, toe count, and the phylogenetic relationships among alcedinine kingfishers (Alcedininae)”, Journal of Avian Biology 38 (3), p. 317–326. doi:10.1111/J.2007.0908-8857.03921.x.
- ↑ 2,0 2,1 Fry, C. Hilary. (1992) Kingfishers, Bee-eaters, and Rollers. London: Christopher Helm. ISBN 978-0-7136-8028-7.
- ↑ (2017) “A phylogeny of kingfishers reveals an Indomalayan origin and elevated rates of diversification on oceanic islands”, Journal of Biogeography 45 (2), p. 1–13. doi:10.1111/jbi.13139.
- ↑ Linnaeus, C.. (1758) Systema Naturæ per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, Volume 1, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae:Laurentii Salvii.
- ↑ (1945) Check-list of Birds of the World. Volume 5 5. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 6.3. International Ornithologists' Union (2016). Alirita 25 September 2016 .