Alda folio

ornama prestipo

La alda folio estas ornama prestipo kiu estas nomita laŭ la itala presisto kaj eldonisto Aldo Manuzio (latine Aldus Manutius). Li uzis la korforman folion kiel dekoraĵon en siaj libroj.

alda folio en du formoj (unikodaj signoj U+2766 kaj U+2767)
la ksilografio "turo de gramatiko" de 1584 uzas du aldajn foliojn en la titolo

Alia nomo por la Aldus-folio estas hedera signo laŭ la latina nomo por helica hedero, kun kies folioformo ĝi havis certan similecon. Tamen, en la paso de la tempo la alda folio estis stiligita pli kaj pli en la formo de koro. Tipografie ĝi apartenas al la floronoj, la florsimilaj ornamaĵoj.

Signoj en Unikodo laŭ marklingvoj respektive kodoprezentoj HTML kaj UTF-8
grafikaĵo signo Unikoda
pozicio
HTML
deksesume
HTML
dekume
UTF-8
deksesume
LaTeX
U+2619 ☙ ☙ E2 98 99 \reflectbox{\ding{167}}
U+2766 ❦ ❦ E2 9D A6 \ding{166}
U+2767 ❧ ❧ E2 9D A7 \ding{167}

Ekzempla vikipedia artikolo kiu uzas aldajn foliojn tipografie en la informkesto estas tiu pri "Ovidio".