Aldabra nesilo
La Aldabra nesilo aŭ Aldabra broŝobirdo (Nesillas aldabrana) estis formortinta afrotropisa birdo de la familio de Akrocefaledoj. Ĝi estis endemia de la atolo Aldabro en la Sejŝeloj.
Aldabra nesilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nesillas aldabrana (Benson kaj Penny, 1968) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
EX 1986
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiTiu birdo atingis totalan longon de 18-20 cm. La flugiloj estis ĉirkaŭ 6.3 cm kaj la vosto estis 8.6 cm.
Malkovro kaj formorto
redaktiLa Aldabra nesilo estis malkovrata de brita ornitologoj Con Benson, Malcom Penny kaj Tony Diamond en 1967 kaj priskribata en 1968 de Constantine Walter Benson kaj Malcolm Penny sur baze de masklo, ino kaj nesto kun 3 ovoj. Neniam oni trovis junulojn.
Post la malkovro tiu broŝobirdo perdiĝis ĝis nova priserĉado fare de Robert Prys-Jones de la Brita Muzeo de Natura Historio el 1974 al 1976. Fine de 1975 li trovis 6 pliajn birdojn kiuj estis ĉiuj maskloj. Tiuj birdoj estis ringitaj kaj fotitaj.
Bedaŭrinde en 1983 restis nur unu masklo kaj la Aldabra nesilo iĝis la plej rara kaj limigita birdo en la mondo. Ĝi estis limigita al 10 ha de marborda areo en la Aldabra Insulo de Malabaroj. Post intensivaj priserĉadoj, la formorto de tiu birdo estis konfirmata en 1986. Ĝi estis listata kiel oficiale formortinta fare de la IUCN ekde 1994.
La eblaj kialoj de tiu formorto povus esti la ĉeesto de ratoj, katoj kaj kaproj enmetitaj de la atolo antaŭ multaj jaroj.
Referencoj
redakti- IUCN2008, BirdLife Internationa, 2008|, 148365, Nesillas aldabrana, 7a novembro 2008. Formortinta.
- Errol Fuller "Extinct Birds". 2000. ISBN 0-19-850837-9 (kun foto de vivanta individuo)
- Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors): Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions 2006, ISBN 84-96553-06-X.