Aleš Berka

ĉeĥa esperantisto kaj vortaristo

Aleš Berka (naskiĝis la 12-an de oktobro 1909 en Vsetín - mortis la 5-an de julio 1983 en Vsetín) estis ĉeĥa esperantisto kaj vortaristo.

Aleš Berka
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1909 (1909-10-12)
en Vsetín
Morto 5-an de julio 1983 (1983-07-05) (73-jaraĝa)
en Vsetín
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Inter la militoj li fondis esperantlingvan eldonejon de malmultekostaj libroj en Brno.

Li laboris kiel sekretario de IKUE ĝis 1939, kiam Ĉeĥoslovakion okupaciis la Hitlera Germanujo, kaj estis ankaŭ prezidanto de Klubo de Katolikaj Esperantistoj en Brno, kiu en 1936 organizis en Brno la 18-an Internacian Kongreson de Katolikaj Esperantistoj (4./9.8.1936)

Li aŭtoris vortarojn ĉeĥa-esperanta kaj esperanta-ĉeĥa kaj legolibron Interesa legaĵo.

Post la dua mondmilito li revenis al Vsetín, kie li vivis kiel izola esperantisto, sed ne pasiva. Li sukcesis reeldoni siajn lernilojn kaj eldonadi modestan bultenon Informilo de Vsetín.

Verkoj verkitaj redakti

  • Slovník Esperantsko-český (10.000 slov) (Vortaro Esperanta-ĉeĥa, 10 mil vortoj, Eldonejo de Malkaraj Libroj, 1937. - 74 p.)
  • Slovnik česko-esperantský a esperantsko-český. (Vortaro ĉeha-Esperanta, Brno, propra eldono, 1936. 184 p. 15 x 10. = 3-a libro de EML Brno. - Tisk A. Pražák, Jablonné n. Orlicí)
  • EML. Kalendaro 1938 (Brno, Eldonejo de Malkaraj Libroj, 1938)
  • Konversacia lernolibreto (Vsetín, 1940, stencilita)
  • Konversacia lernolibro (Vsetín, stencilita, propra eldono 1949)
  • Interesa legaĵo: internacia legolibro (Vsetin-Ohrada: ONV, 1967. - 124 p.)
  • Esperanto: lingvo internacia - Esperanto: jazyk mezinárodni (ONV Vsetín, 1967)

Verkoj de aliaj aŭtoroj eldonitaj de Berka redakti

  • G. H. N. Zeldenthuis: Kongresa renkonto. (Komedieto poŝformata. 2 scenoj. Brno, E. M. L. A. Berka 1936. 8 p. 15 x 10.)
  • L. L. Zamenhof: Malgranda legolibro. (Brno, Eldonejo de Malkaraj Libroj, 1937)
  • Paŭlo JU-PIN: La milito en Ekstrem-Oriento. Psika problemo internacia. Alvoko al sinceraj kaj bonvolemaj homoj (El franca lingvo trad. René de Lajarté. Brno, E. M. L. - Aleš Berka 1937. 32 p, , 15 x 10.)
  • Jan Filip: Fino de Ia mondo. (Simbola socia simfonio en tri aktoj. Muziko de D-ro Oldřich Svoboda. Brno, Eldonejo de Malkaraj Libroj - Aleš Berka 1937. 58, (1), [2] p. 17,5 x x 12,3. - Presis A. Pražák, Jablonné n. Orl. )

Eksteraj ligiloj redakti

Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Aleš Berka en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine