Aleksandr Nikolajeviĉ Dejĉ

Aleksandr Nikolajeviĉ Dejĉ (Александр Николаевич Дейч ; naskiĝis la 31-an de decembro 1900 en Reni, mortis la 22-an de novembro 1986) estis sovetia astronomo

Aleksandr Nikolajeviĉ Dejĉ
Persona informo
NomoAleksandr Nikolajeviĉ Dejĉ
Dato de naskiĝo31-a de decembro 1900
NaskiĝlokoReni
Dato de morto22-a de novembro 1986
Aĝo je morto85
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoSovetunio
Lingvoj
Denaska lingvorumana lingvo [+]
Parolata lingvorumana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li naskiĝis dum la nokto inter la 31-a de decembro kaj la 1-a de januaro en familio da germanoj kaj rumanoj en Besarabio. Li ricevis sian diplomon en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato en Rusio.

Antaŭ la dua mondmilito, li estis adjunkta direktoro de la Observatorio Pulkovo kaj ties direktoro dum la sieĝo de Leningrado.

Li ĉefe studis la proprajn movojn de la steloj elektitaj de Jacobus Kapteyn, la galaksiojn, la brunajn nanojn kaj la sunan koronon. Li malkovris unu asteroidon : 1148 Rarahu la 5-an de julio 1929.

Li publikigis sub la nomoj de A. N. Deutsch kaj A. Deutsch. (La Minor Planet Center listigis lin sub la nomo A. Deutsch.)

La asteroido 1792 Reni honoras lian naskiĝan urbon.

Eksteraj ligiloj redakti