Aleksej Miranĉuk

rusia futbalisto

Aleksej Miranĉuk aŭ plennome Aleksej Andrejeviĉ Miranĉuk - cirile Алексей Андреевич Миранчук, angle latinliterigata Aleksei Andreyevich Miranchuk - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  17-an de oktobro 1995(nun 1995-10-17) en Slavjansk-na-Kubani, do nun estas 28-jara.

Aleksej Miranĉuk
en 2015
en 2015
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1995 (1995-10-17) (28-jaraĝa)
en Slavjansk-na-Kubani
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Familio
Frat(in)o Anton Miranĉuk
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Lokomotivo Moskvo - samkiel lia ĝemela frato Anton Miranĉuk. Krome Aleksej Miranĉuk samiel la frato ekde la jaro 2015 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi la du fratoj kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "15".