Anton Miranĉuk

rusia futbalisto

Anton Miranĉuk aŭ plennome Anton Andrejeviĉ Miranĉuk - cirile Антон Андреевич Миранчук, angle latinliterigata Anton Andreyevich Miranchuk - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  17-an de oktobro 1995(nun 1995-10-17) en Slavjansk-na-Kubani, do nun estas 28-jara.

Anton Miranĉuk
en 2014
en 2014
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1995 (1995-10-17) (28-jaraĝa)
en Slavjansk-na-Kubani
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Familio
Frat(in)o Aleksej Miranĉuk
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Lokomotivo Moskvo - samkiel lia ĝemela frato Aleksej Miranĉuk. Krome Anton Miranĉuk samiel la frato ekde la jaro 2015 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi la du fratoj kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "15".