Alfândega da Fé

Urbo kaj municipo en Portugalio

Alfândega da Fé estas portugala urbeto kun ĉirkaŭ 1 937 loĝantoj, en la sudo de la Distrikto Bragança, en la subregiono Terras de Trás-os-Montes de la norda regiono.

Alfândega da Fé
municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 104  (2011) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 6° 58′ U (mapo)41.35-6.9666666666667 [+]
Areo 321,95 km² (32 195 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Alfândega da Fé (Portugalio)
Alfândega da Fé (Portugalio)
DEC
Situo de Alfândega da Fé

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alfândega da Fé [+]
vdr

Ĝi estas la sidejo de la municipo Alfândega da Fé, kun 321,95 km² de areo kaj 4 324 loĝantoj (2021), subdividita en 12 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Macedo de Cavaleiros, oriente kun Mogadouro, sude kun Torre de Moncorvo, okcidente kun Vila Flor kaj nordokcidente kun Mirandela.

Historio

redakti

La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko, en la epoko de kastrumoj kaj dum la Romia Imperio (romiaj vojoj). La areo estis konkerita en la 1060-aj jaroj. Kadre de tiu konkero fare de kristanoj, la loĝlokon oni fondis fine de la 11-a jarcento, kadre de la politiko de reloĝado de la teritorio promociita de la reĝoj de Leono.

La loknomo Alfândega estas komprenebla kiel "doganejo" rilate ĉu al apuda regno Leono oriente ĉu al suda rivero Douro. Ĉiuokaze ĝi estas nomo derivita el araba lingvo.

La pilorioj kaj foruoj simbolas la aŭtonomecon de la tiamaj municipoj kaj atestas pri la administraciaj ŝanĝoj.

La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 10 000 loĝantojn en la 1950-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis nunaj 4 000; tio estas, oni perdis pli ol duonon.

Submunicipoj

redakti

Alfândega da Fé havas la jenajn fregeziojn:

 
Fregezioj de la municipo Alfândega da Fé.
  • Agrobom, Saldonha e Vale Pereiro
  • Alfândega da Fé (sidejo)
  • Cerejais
  • Eucísia, Gouveia e Valverde
  • Ferradosa e Sendim da Serra
  • Gebelim e Soeima
  • Parada e Sendim da Ribeira
  • Pombal e Vales
  • Sambade
  • Vilar Chão
  • Vilarelhos
  • Vilares de Vilariça

Vidindaĵoj

redakti
  • Horloĝturo kaj Kulturdomo en Alfândega da Fé
  • Kapelo de São Bernardino en Gebelim
  • Preĝejo de Nossa Senhora da Assunção en Sambade
  • Kapelo de Nossa Senhora de Jerusalém en Sendim da Serra
  • Blazondomo Solar do Morgado de Vilarelhos (tabelfoto)

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alfândega da Fé en la portugala Vikipedio.