Malfermi la ĉefan menuon
Alf Johnsen en 1906

Alf HAGELER (antaŭa nomo: JOHNSEN; naskita la 24-an de julio 1884 en Drammen; mortinta la 23-an de decembro 1932) estis norvega esperantisto. Li esperantistiĝis en 1905 kaj kunlaboris kun la dana pioniro Frederik Skeel-Giørling en la Societo de Danaj kaj Norvegaj Esperantistoj 1907. Li gvidis kurson en Oslo en 1907 kaj fondis Esperanto-grupon en Drammen 1924.