Alfa-radiado

(Alidirektita el Alfa-radio)

Alfa radiadoalfa partikloj (simbolo α) estas aro da partikloj elsenditaj kun granda energio dum la malintegriĝo de kelkaj tipoj de radiaktivaj atomoj. Ĝi estas tipo de joniga radiado. Ili estas formitaj de du protonoj kaj du neŭtronoj, unuigitaj tiel ke fakte ili formas la nukleon de atomo de heliumo, pro kio ili povas esti simbolitaj per He2+.

Bildo de atomodisfalo per emisio de alfa partiklo

La alfa-partikloj estas elsenditaj nur de tre pezaj radioaktivaj nukleoj kiel uranioradiumo. La rezulta nukleo ofte sendas samtempe fotonon, t.e. gama-radiadon.

Pro sia tre granda maso kaj sia ŝargeco, la alfa-partikloj estas rapide sorbitaj, kaj vojaĝas en la solidaj medioj dum tre mallonga distanco. Ili do estas haltigitaj de tre maldikaj sorbiloj, kaj eĉ ne kapablas trairi la plej eksteran tavolon de la haŭto. Tamen, dum tiu vojo la jonigado estas tre alta, kaj tial se substanco, kiu estas elsendonta tiun alfa-radiadon, eniras en la korpon, ekzemple pro enspirado aŭ ensorbo, la damaĝo povas esti sufiĉe alta (modifo de kromosomoj, kancero, ktp).

Vidu ankaŭ redakti