Alfabeto (de formala lingvo)

Alfabetosignaro de formala lingvo estas nemalplena finia aro da konvenciaj elementoj, nomataj signoj (interalie, skribsignoj) kaj uzataj por prezenti informojn per kombinado de siaj aperoj laŭ iaj reguloj, plej ofte en formo de signoĉenoj (vortoj, tekstoj).

Oni uzas la terminon alfabeto en matematiko, parolante pri alfabeto de formala gramatiko, finia aŭtomato ktp. En komputado kaj datumtransmeto oni preferas la terminon signaro, ekz‑e parolante pri signaro de kodo.

Oni atentu, ke unu sama signaro povas aperi en diversaj formalaj lingvoj aŭ kodoj; ekz‑e la videblaj signoj de Askio kaj de EBCDIC estas preskaŭ identaj signaroj (kvankam malsame koditaj).