Alfhausen
komunumo en Malsupra Saksio, Germanio
Alfhausen [alfHAŬzn] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 4 224 loĝantojn sur areo de 39,33 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 108 loĝantoj/km². La teritorio laŭ horloĝa direkto havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Bersenbrück, Gehrde, Rieste, Bramsche kaj Ankum. La kompare malgranda komunumo estas parto de la komunumaro Bersenbrück, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj.
Alfhausen | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Osnabrück | |||||
Komunumaro | Samtgemeinde Bersenbrück | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 05464 | |||||
Poŝtkodo | 49594 | |||||
Aŭtomobila kodo | OS | |||||
Oficiala Municipokodo | 03459001 | |||||
Subdivido | 4 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Agnes Droste | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Alte Schulstraße 5 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 4224 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 30′ N, 7° 57′ O (mapo)52.5019444444447.9513888888889Koordinatoj: 52° 30′ N, 7° 57′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 38 m | |||||
Areo | 39 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.alfhausen.de/ | |||||
Alfhausen situas borde de la rivero Hase. En la komunumo troviĝas granda artefarita lago, la Alfsee, kiu estas tre ŝatata somera ripoza kaj akvosporta ekskursocelo.[1]
Referencoj
redakti- ↑ jen du fotoj de la esperantlingva bonvenigo en la akvosportejo Alfsee en persona noto de Facebook (esperante)
Eksteraj ligiloj
redakti