Alfo Karena, ankaŭ konata kiel Kanopo (oficiale α Car, latine Alpha Carinae) estas la dua plej hela stelo videbla en la tera ĉielo, post Siriuso; ĝi videblas en la suda duonsfero. Estante la plej hela stelo en la konstelacio Kareno, ĝi ricevis la oficialan nomon Alfo Karena.

Kanopo
Stelo
Kanopo, fotita de Expedition 6
Kanopo, fotita de Expedition 6
Kanopo, fotita de Expedition 6
stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • infraruĝa fonto • astrofizika iksradia fonto • astra fonto de ultraviolaj radioj • naviga stelo
Speco Supergiganta stelo (tipo B)
Oficiala nomo Alfo Karena (Alpha Carinae)
Aliaj nomoj Kanopo; Suhel, Suhail, Suhayl, HD 45348, HR 2326, CD−52°914, FK5 245, SAO 234480, HIP 30438, GC 8302
Situo
Konstelacio Kareno
Rekta ascensio
Deklinacio

- Epoko
6h 23m 57,1099s
-52° 41' 44,378"
J2000
Distanco el sunsistemo 310 ± 20 lumjaroj
Fizikaj ecoj
Radiuso 65 sunradiusoj
Maso 8,5 sunmasoj
Lumeco 16000 sunlumecoj
Metalenhavo 90% rilate al la Suno
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 7350 K
Observaj ecoj
Spektroklaso F0 Ia
Absoluta magnitudo -5,53
Videbla magnitudo -0,72
Paralakso 10,43 ± 0,53 mas
Moviĝo
- Rekta ascensio
- Deklinacio
 
19,99 mas/jaro
23,67 mas/jaro
Radia rapido 20,5 km/s
vdr

La videbla magnitudo de Kanopo estas -0,72.

Temas pri malkutima ekzemplero de supergiganta F-tipa stelo. Rigardita nudokule, ĝi ŝajnas esti blanka, kvankam F-tipaj steloj estas fakte flavec-blankaj.

Videblo redakti

Kanopo neniam videblas en la plejparto de la norda duonsfero, ĉar ĝi havas deklinacion -52° - kio signifas, ke ĝi teorie videblas (sub perfektaj observaj kondiĉoj) nur el lokoj pli sudaj ol Losanĝeleso kaj Ĝibraltaro.

En la suda duonsfero, sude de la latitudo 37°18', ĝi estas ĉirkaŭpolusa stelo - tio okazas, ekzemple, en la aŭstralia subŝtato Viktorio kaj sude de la urboj Aŭklando (Nov-Zelando), Bahía Blanca (Argentino) kaj Valdivia (Ĉilio).