Alfo Serpenta (latine Alpha Serpentis, mallonge α Vel) estas triopa stelo en la konstelacio Serpento. Ĝi estas la plej hela objekto en la konstelacio, kaj situas en la parto kiu laŭ la tradicia bildigo simbolas la kapon de la Serpento. La stelo havas tradiciajn nomojn Unukalhai, el la araba esprimo عنق الحية unuq al-ħayyah (kolo de la serpento), kaj Cor Serpentis, kiu en la latina signifas "koro de la serpento".

Alfo Serpenta
Stelo
stelo • stelo de granda propra movo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • varia stelo • astrofizika iksradia fonto • duobla stelo • infraruĝa fonto
Speco Triopa stelo
Aliaj nomoj Unukalhai, Cor Serpentis, 24 Serpentis, HR 5854, HD 140573, SAO 121157, HIP 77070, ADS 9765, CCDM 15442+0626
Situo
Konstelacio Serpento
Rekta ascensio
Deklinacio

- Epoko
15h 44m 16,1s
06° 25′ 32″
J2000.0
Distanco el sunsistemo 73,2 ± 1,2 lumjaroj
Fizikaj ecoj
Diametro 16 200 000 km vd
Radiuso 15 sunradiusoj (ĉefastro)
Lumeco 60 sunlumecoj (ĉefastro)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 4300 K (ĉefastro)
Observaj ecoj
Spektroklaso K2III
Videbla magnitudo 2,63
vdr

La ĉefa stelo, Alfo Serpenta A, estas oranĝkolora giganta stelo K-tipa, kun videbla magnitudo 2,63 kaj 70-oble pli luma ol la Suno; la temperaturo ĉe ĝia supraĵo estas 4300 K, kaj ĝia radiuso estas 15-oble pli granda ol tiu de la Suno.

Alfo Serpenta B havas magnitudon 11,8 kaj - vidate el Tero - situas 58 arksekundojn for de la ĉefstelo; Alfo Serpenta C havas magnitudon 13 kaj malproksimas 2,3 arkminutojn de la ĉefstelo.