Alfréd Zawadowski
ZAWADOWSKI Alfréd (zavadovski) estis hungara juristo, prezidanto de la Plejsupera Kontrevizia Oficejo naskita en Temeŝvaro la 20-an de novembro 1862 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de novembro 1935.
Alfréd Zawadowski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1862 en Timișoara |
Morto | 23-an de novembro 1935 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 22-2-51 |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Jenő Zamaróczy (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | advokato |
Kariero
redaktiZawadowski en 1884 dungiĝis al Országos Statisztikai Hivatal (Landa Statistika Oficejo). De 1890 li laboris en la financa ministerio. En 1911 li estis juĝisto, de 1920 vicprezidanto, de 1921 prezidanto ĝis sia morto de la Legfőbb Állami Számvevőszék (Plejsupera Kontrevizia Oficejo).
Verko
redakti- Magyarország vizeinek statisztikája (Bp., 1911);
- Pénzügyi törvények, szabályok és rendeletek gyűjteménye (I-V., Bp., 1909 – 1913).
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon[1]