Alice and Sparkle

Alice and Sparkle (esperante: Alico kaj Sparklo) estas ilustrita porinfana libro eldonita de usona produktdezajnisto Ammaar Reshi en 2022. Reshi kreis la libron per ChatGPT kaj Midjourney, du programoj de artefarita intelekto, dum unu semajnfino. Tio ekigis polemikon inter artistoj pri la aŭtorrajta statuso de la libro kaj pri ĝia teksta kaj ilustra kvalito.

Alice and Sparkle
Alice and Sparkle
literatura verko • public domain work
Aŭtoroj
Aŭtoro ChatGPT kaj Ammaar Reshi
Lingvoj
Lingvo angla
Eldonado
Eldondato 2022
Eldoninto Ammaar Reshi
Trajtoj
Paĝoj 24
ISBN 979-8373324885
Ĝenro porinfana libro • sciencfikcia literaturo • arto verkita de artefarita intelekto
vdr

Agado redakti

Knabino nomata Alico malkovras grupon da magiaj kaj bonfaraj estaĵoj de artefarita intelekto. Ŝi scias, ke artefarita intelekto estas potenca kaj ĝi povas igi bono aŭ malbono depende de kiel ĝi estas uzata. Ŝi iam kreas sian propran AI-roboteton kaj nomas ĝin Sparklo. Dum Sparklo helpas Alicon fari sian hejmtaskon kaj amuziĝas kun ŝi, ili amikiĝas. Tamen, Sparklo ankaŭ iĝas pli potenca kaj ekfaras siajn proprajn decidojn, fierigante kaj timigante Alicon, kiu scias, ke estas ŝia responso gvidi Sparklon fari bonon anstataŭ malbonon. Alico kaj Sparklo kunuzas ilian scion por plibonigi la mondon kaj instrui homojn pri la potenco de artefarita intelekto. La duopo vivas eterne feliĉe, disvastigante la magion de artefarita intelekto.

Strukturo redakti

Inkluzive de la dediĉo kaj postskribo, la libro enhavas dudek kvar paĝojn. Duono de la enhavo estas ilustraĵoj faritaj de Midjourney. La tre mallonga rakonto, enhavanta 343 vortojn, estis verkita de ChatGPT. Kelkaj ilustraĵoj kunhavas priskribojn, el kiuj minimume unu estis verkita de Reshi. La aspektoj de kaj Alico kaj Sparklo ŝanĝas signife inter la ilustraĵoj, sed tiuj de Alico estas pli kongruaj. Reshi menciis, ke Midjourney ne povis generi kongruajn bildojn de Sparklo, do li devis inkludi frazon en la libro dirante, ke la roboto povus transformiĝi en "ĉiaj robotformoj".

Kreado redakti

 
Bildo de la libro

Kiam li legis porinfanan libron por la filino de sia amiko, Ammaar Reshi "decidis, ke li volis verki sian propron rakonton". Li ne havis sperton pri kreema verkado aŭ ilustrado, do li decidis uzi babilroboton ChatGPT por skribi la rakonton kaj bildogeneranton Midjourney por ilustri ĝin. La 4-an de decembro 2022, 72 horojn post kiam li havis la ideon, li eldonis la libron en la virtuala librovendejo de Amazon kaj eldonis fizikan version en la sekvan tagon.[1][2]

Polemiko redakti

La 9-an de decembro 2022, Reshi publikigis afiŝon en Tvitero pri sia sperto eldonante la libron, kiu rapide disvastiĝis. Li ricevis severan kritikon de artistoj maltrankviliĝintaj pri la etiko de arto farita de AI. Kelkaj uzantoj eĉ mortminacis lin kaj sugestis sindamaĝon. Pluraj skribistoj kaj ilustristoj kritikis la kreadprocezon kaj la produktadon mem, argumentante, ke se AI-programoj kiel Midjourney estas trejnintaj kun ekzistantaj ilustraĵoj, la originalaj artistoj devus ricevi monan kompenson pro devenataj verkoj kiel Alice and Sparkle.[3][4] La libro estis iame fortirita de Amazon en januario 2023 ĉar "suspekta recenza aktiveco" kaŭzita de alta kvanto de kaj kvin-staraj kaj unu-staraj recenzoj.

Referencoj redakti

  1. Nolan, Beatrice. This man used AI to write and illustrate a children's book in one weekend. He wasn't prepared for the backlash. (en-US). Alirita 2023-02-24.
  2. Stokel-Walker, Chris. A Tech Worker Is Selling A Children's Book He Made Using AI. Professional Illustrators Are Pissed. (angle) (2022-12-13). Arkivita el la originalo je 2023-04-26. Alirita 2023-02-25.
  3. Popli, Nik (2022-12-14). “He Made A Children's Book Using AI. Artists Are Not Happy” (en). Alirita 2023-02-24.. 
  4. Kasulis Cho, Kelly, "He made a children's book using AI. Then came the rage.". Kontrolita 2023-02-24.