Alicja Lewanderska-Quednau

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Alicja Lewanderska-Quednau (naskiĝis la 12-an de majo 1939), havanta tiun nomon ekde edziniĝo al la germana esperantista universitata profesoro Hans-Dietrich Quednau, antaŭe Alicja Krejĉi-Lewanderska, estas aktiva pola esperantisto. Interalie, en 1995 ŝi kontribuis al la konferenco Stato kaj Estonteco de Esperanto kaj al ties konferenca libro, kaj en la sama jaro redaktis specialan numeron (#68) de la revuo Amika Rondo pri Reinhard Selten. En la oficperiodoj 2001-2004 kaj 2004-2007 ŝi reprezentis la landan asocion Germana Esperanto-Asocio en la Komitato de UEA, kaj en 2013 honoriĝis per la Premio Ada Fighiera-Sikorska.[1]

Alicja Lewanderska-Quednau
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1939 (1939-05-12) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermanapola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Edz(in)o Hans-Dietrich Quednau
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Referencoj redakti