Alidado (de la araba vorto al idhâdah = "liniilo") estas stangeta montrilo, turnebla ĉirkaŭ centra akso super cirkla gradaro de angulmezuraj instrumentoj. Alidadoj ekzemple uziĝas en sekstantojteodolitoj kun verniero. Memstare, alidadoj uziĝas por meteologiaj mezuradoj, sed en pli komplikaj aparatoj ili ankaŭ estas grava parto de - historiaj kaj parte ankoraŭ nun uzataj - instrumentoj por astronomio kaj navigado.

simpla alidado por meteologia mezuro

Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Topografia ilo por alliniigi, konsistanta el du lamenoj fenditaj paralele elstareblaj.[1] Laŭ Azorín, la termino devenus el la araba al-idaz (la kalkulilo).

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 10.