Aliulo

(Alidirektita el Aliigo)

La Aliulo estas persono malsama kaj fremda al ies socia kaj persona identecoj.[1] La konsistiga aliulo estas la rilato inter la personeco (esenca naturo) kaj la persono (ekstera manifestaĵo) de homo; la rilato inter esencaj kaj supraĵaj karakteraĵoj de persona identeco, kiuj respondas la rilatojn inter malaj, sed koheraj karakteraĵoj de la Memo, kie la diferenco estas interna de persono anstataŭ interpersona.[2][3]

En la diskurso de filozofio, la termino alieco identas kaj referencas la karakteraĵojn pri la Kiu? kaj Kio? de la Aliulo, kiuj estas distingaj kaj apartaj de la simbola ordo de aferoj; de tio reala (tio aŭtentika kaj neŝanĝebla); de estetiko (arto, beleco, kaj gusto); de politika filozofio; de sociaj normoj kaj socia identeco; kaj de la egoo. Tial Alieco estas la kondiĉo, kiam iu estas nekohera kun la normoj de socio; kaj Alieco estas la kondiĉo esti politike ekskludita, ĉu fare de la ŝtato aŭ fare de la sociaj institucioj (t.e. profesioj), al kiuj socia kaj politika potencoj estas investitaj. Do la trudita kondiĉo de Alieco fremdigas la aliigitajn personojn de la centro de la socio, kaj metas ilin en la marĝenojn de la socio.[4]

Aliigado etikedas homon kiel apartenanta al kategorio de homoj, difinitaj kiel la Aliulo. La praktiko de aliigado ekskludas personojn, kiuj ne koheras kun la normoj de la socia grupo, kiu estas versio de la egoo. Same, en la fako homa geografio, la termino aliigado temas pri la ekskludado de homoj de la centro de la socia grupo kaj la metado de ili en la marĝenojn de la socio, kie la sociaj normoj ne aplikas al/por la personoj etikeditaj kiel la Aliulo.[5]

Referencoj redakti

  1. Miller, J. Otherness, p. 588–591. SAGE Publications, Inc. (2008). Arkivita el la originalo je 2015-11-21. Alirita 27 January 2015.
  2. Hegel, G.W.F.; A.V. Miller. (1977) Force and the Understanding: Appearance and the Supersensible World: Phenomenology of Spirit, 5‑a eldono, p. 98–9.
  3. Findlay, J.N.; G.W.F. Hegel kaj A.V. Miller. (1977) 'Analysis of the Text: Phenomenology of Spirit', 5‑a eldono, p. 517–18.
  4. “Otherness”, The New Fontana Dictionary of Modern Thought, Third Edition, (1999) p. 620.
  5. Mountz, Allison . “The Other”, Key Concepts in Human Geography, p. 328.