All-Russian Co-operative Society

La All-Russian Co-operative Society (ARCOS) (Tut-Rusia Kooperativa Societo) estis ĉefa organizaĵo por kunordigi la anglo-rusan komercan agadon en la fruaj jaroj de la Soveta Rusio, surbaze de la Nova Ekonomia Politiko de Lenino. En 1927, la britaj instancoj traserĉis la organizaĵojn kaj akuzis la kompanion je subfosa agado.

Historio redakti

La All-Russian Co-operative Society, Ltd. (Arcos) komencis sian agadon en oktobro de 1920 en Londono. Ĝi estis fondita kiel oficiala venda kaj aĉeta agentejo de la soveta registaro en la Unuiĝinta Reĝlando.

Arcos aĉetis en valoro de £1,970,000 en 1920, pagis per oro tra Talino. La kompanio aĉetis en la unuaj ok monatoj de 1921 en valoro de £3,650,000. La ĉefaj aĉetitaĵoj estis nutraĵo, teksaĵoj, karbo, iom da agrikultura maŝinaro. La kompanio vendis en valoro de pli ol £300,000 de rusaj produktoj ĝis aŭgusto de 1921, ĉefe linon, sed ankaŭ lignon, manganon kaj peltojn.

Dum ĝia sesjara ekzisto, Arcos efektivigis ĉ. £100,000,000 en la komerco inter Britio kaj Soveta Rusio.

La Arcos-afero de 1927 redakti

Je la 4:20 en la posttagmezo de 12-a de majo 1927, granda forto de uniformaj kaj civilaj oficiroj eniris la ĉefsidejon de Arcos kaj de la Soveta Komerca Delegitaro, lokumita je 49 Moorgate en Londono. Oni provis kolekti pruvaĵojn pri kontraŭleĝa, spiona agado de la organizaĵo. La esplorado alportis mizeran rezulton, oni akuzis, arestis neniun.